Vorto: kunligaĵo
-
Io kunligita.
-
a. (de du rilatoj R⊂E×F kaj S⊂F×G) Rilato T⊂E×G, konsistanta el ĉiuj tiaj elementoj (a,c), ke ekzistas almenaŭ unu tia elemento b∈F, ke (a,b)∈R kaj (b,c)∈S.
la kunligaĵon de rilatoj R kaj S oni signas per S◦R
la kunligaĵo de rilato R kun idento-rilato egalas al R
la kunligaĵo de du bildigoj mem estas bildigo
la kunligaĵo de bildigo kun ĝia inverso egalas al idento-rilato
b. (de du tiaj vojoj φ kaj ψ, ke la fina punkto de φ egalas al la komenca de ψ) Tia vojo ω, ke ω(t) = φ(2t) por ajna t ≤ ½, kaj ω(t) = ψ(2t-1) por ajna t > ½.
En aliaj lingvoj
- La hungara: kötés
- La pola: związek, połączenie
- La rusa: связка
- a. La angla: product mapping, relative product, composition product (of mapping, relations)
- La franca: application composée, relation composée, composée (d'applications, de relations)
- La germana: Produktabbildung, Produktrelation, Produkt (von Abbildungen, Relationen)
- La hispana: composición (de funciones)
- La hungara: kompozíció
- La pola: funkcja złożona, złożenie (funkcji lub relacji)
- La rusa: сложное отображение, произведение (отображений, отношений)
- b. La angla: product path
- La franca: chemin composé
- La germana: Produktweg
- La hungara: egyesítés
- La pola: droga złożona, iloczyn dróg
- La rusa: сложный путь