Vorto: kuniklo
-
Genro el familio leporedoj (Oryctolagus), kun pli mallongaj postaj kruroj, kaj bredata pro karno kaj felo.
en granda bierfara kaldrono estis kuirata supo, kaj leporoj kaj kunikloj estis turnataj sur rostostango
ĝi kuŝis apud vivanta kuniklo, kiu estis tute malgaja
bredi kuniklojn
dombestoj estas eble iom tro mallarĝsenca vorto, ĉar temas ne nur pri hundoj, katoj aŭ kunikloj, sed ankaŭ pri la hazarda sciuro scivolema
mia trijara filino perdis sian pluŝkuniklon, Mifi, kiu estis ŝia konstanta kunulo
En aliaj lingvoj
- La angla: rabbit
- La belorusa: трус, трусік
- La bretona: konikl [sovaĝa], lapin [malsovaĝa]
- La bulgara: питомен заек
- La franca: lapin
- La germana: Kaninchen
- La hispana: conejo
- La hungara: üreginyúl
- La indonezia: kelinci
- La nederlanda: konijn
- La pola: królik
- La rusa: кролик
- La sveda: kanin