Vorto: kune kun
-
Kun, precize je la sama loko, tempo, celo.
li eniris kune kun siaj disĉiploj
kun Emilo ni estis kune dum tutaj ok tagoj, kaj kiam ni poste revojaĝis , li nin akompanis
oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo
la Fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj
oni devas havi certan praktikan konsideradon, kiun oni kompreneble ne akiras kune kun la ĉiutaga manĝo
la junulo kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj
En aliaj lingvoj
- La angla: together with
- La ĉeĥa: s, se (7. pád)
- La franca: en même temps que (avec), en compagnie de
- La germana: zusammen mit
- La hispana: en unión de, en compañía de
- La hungara: -val együtt, -vel együtt
- La itala: assieme a
- La nederlanda: samen met
- La pola: razem z
- La rumana: împreună cu
- La rusa: вместе с
- La slovaka: s, so
- La sveda: tillsammans med
- Latino: una cum