Vorto: kun
-
Prepozicio signifanta akompanon, kaj montranta.
-
La personon aŭ aferon, kiu estas en sama loko kiel iu aŭ io.
esti, resti, vivi, renkontiĝi, manĝi kun iu
la reĝo mem venis kun siaj korteganoj
kun kiu vi festas, tia vi estas
mi prenas kun mi mian kamaradon
vi kuntrenis kun vi en tiun mondon ian pekon
Marta renkontiĝis kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj
-
La personon, kies ago fariĝis en sama momento kiel alia (t.e. samtempe kiel).
ili apartenu al vi sola, sed ne al aliaj kun vi
li deiris kun mi sed alvenis post mi
la mortiginto mortis kun sia viktimo
Rimarko: En tiu senco oni uzas prefere kune kun: la kuraĝo kreskas kune kun la danĝero.
-
La personon, kiu konkuras al sama celo kiel iu aŭ partoprenas al komuna ago, aŭ la objekton, kiu similas alian per ia karaktero (t.e. samcele kiel).
komencis diskuti kun li
paroli kun li pace
komunikiĝi kun la popolo
ŝi volis ludi kun ili
ekbatali kun li
ili amikiĝis kun la grizulo
li volas interkonsenti kun la ministroj, ke
mi povas repaciĝi kun la ofenditaj
li ne volas edziĝi kun mi
ili havis juĝan aferon kun mi
mi do petas vin, dividi kun mi iom da via sperto
dividi kun mi la ŝarĝon de l' povo
Mi estas kun vi, por vin helpi kaj savi, diras la Eternulo
lin kompari kun la nuna reĝo
mi komprenas interrilati kun homoj
macaj kukoj miksitaj kun oleo
la iom laca koloro de lia vizaĝo kontrastis kun la juneco de lia tuta figuro
ŝia kvieta karaktero estis ligita kun tiom da konstanteco kaj freŝeco
-
Konstantan detalon aŭ karakteron, kiun oni provizore konsideras aparte de la tuto.
betuloj kun arĝenta ŝelo
belaj fiŝoj kun arĝentaj kaj oraj skvamoj
ŝi vidis ĝin tre klare kun ĉiuj detaloj
cervo kun bonaj lumboj
atlaso kun riĉa garnituro da kremkoloraj puntoj
kun sia karaktero la sincera, li ne esploros certe la rapirojn
ĉiu sezono kun sia bono
-
Cirkonstancan detalon, kiu karakterizas agon aŭ aganton.
li forturnis sin kaj foriris kun kolero
sian buŝon ŝi malfermas kun saĝo
ŝi desaltis kun bruo de sia dormoloko
sidis Marta kun okuloj fiksitaj sur desegnaĵo
ŝi kisis lin kun senhonta vizaĝo
la samtempuloj renkontas ilin kun ia neklarigebla malamikeco
liaj servantoj staris kun disŝiritaj vestoj
li foriras kun longa nazo;
kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono
kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan
la nombro da adeptoj de tiu ĉi lingvo kreskadus kun ĉiu horo
Rimarko: Anstataŭ kun oni povas uzi akuzativon: pendigi kanajlon la kapon malsupren. Tamen, en duopaj esprimoj (jaro post jaro, punkto post punkto, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, okulo pro okulo, ŝultro ĉe ŝultro) oni foje uzas nominativon sen prepozicio: Marta renkontiĝis, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, kun [ĝi].
-
Personon aŭ objekton, kiun koncernas la ago (= pri, kontraŭ, al).
kiel vi estas unu kun la dua?
se io okazos kun ni...
tiel estis kun ĉiu utila ideo, tiel estis kun ĉiu utila elpenso
liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonis
vidante, ke li havas kontraŭ si du voĉojn, devis cedi kun sia postulo pri plendo
kun la donacoj de Feniciano oni devas esti tre singarda
ŝi rekomendis al la infano esti singarda kun la fajro
esti humila kun malriĉuloj
ŝi hezitis kun la finado de la demando
de nun kun via virga afableco avaru pli
kun konfido neniam rapidu
Rimarko: Tiu uzo de kun estas efektiva germanismo, kaj pli bone estas uzi pli precizajn prepoziciojn, kiel ni faris interkrampe.
Rimarko: Oni trovas ankaŭ kelkfoje la prepozicion kun uzata por montri rimedon aŭ ilon (= per). Tiun uzon oni devas plej severe eviti, ĉar ĝi estas nepre malaprobinda francismo kaj germanismo: mi ne indulgos lin pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton; enkuris knabineto […] tiranta kun si longan puncan laĉon, kun (per) kiu ŝi antaŭ momento faris gimnastikajn ekzercojn; la konsternita ambasadoro […] ne sciis, kion fari kun sia persono.
En aliaj lingvoj
- La angla: with
- La bulgara: с
- La ĉeĥa: s, se (7. pád)
- La franca: avec
- La germana: mit
- La hispana: con
- La hungara: -val, -vel
- La itala: con
- La kataluna: amb
- La nederlanda: met
- La okcitana: amb, ambe
- La pola: z (wraz)
- La rumana: cu
- La rusa: с
- La slovaka: s, so
- La sveda: med
- La portugala: com (em companhia de), em companhia de