Vorto: kulturo

  1. Flego, bonteno de la naturaj kondiĉoj.

    • la vjetnama agrokulturo travivis veran revolucion

    • a. None

    • b. Flegado de vivaĵoj, precipe vegetaĵoj por favori kaj perfektigi ilian evoluon.

      • kulturo de legomoj, floroj

  2. Prizorgo de homaj artoj, de ilia progreso, komunigo kaj transdono.

    • en vilaĝo de montaroj, for de l' bruo de l' kulturo

    • ili rajtas havi propran centron de kulturo

    • parlamenta diskutkulturo

    • a. Prizorgado kaj perfektigado en spirita evoluo de homo.

      • ĉiuj dezirantoj povu ĉerpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en senŝovinisma spirito neŭtrale-homa

      • scienco kaj kulturo

    • b. Tuto de transgeneraciaj moroj, artoj, ideoj kaj vivmanieroj flegataj de iu popolo.

      • la tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al la posedado de lingvo

      • la azteka kulturo

      • oni diris al mi: dank' al tradukado, la plej malproksimaj kulturoj nun alireblas al ĉiu

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: культура
    • La ĉeĥa: chov, kultura, pěstování, vzdělanost
    • La franca: culture
    • La hispana: cultivo
    • La pola: kultura, uprawa
    • La rumana: cultură
    • La slovaka: chov, kultúra, pestovanie, vzdelanosť
        • a. La germana: Anbau, Kultivierung
        •     La hungara: földművelés
        •     La nederlanda: bebouwen (z.nw.)
        •     La rusa: культивация, возделывание
        • b. La germana: Züchtung, Zucht, Hege
        •     La hungara: nevel, gondoz, tenyészt, termeszt
        •     La nederlanda: teelt
        •     La rusa: культивация, уход
        • a. La germana: Heranbildung, Veredelung, Kultivierung
        •     La hungara: kiművelés, művelődés, kultúra
        •     La nederlanda: beschaving
        •     La rusa: культура