Vorto: kulturi
-
(transitiva) Flegi la naturajn rimedojn kaj kondiĉojn por homa utilo.
a. Prilabori la teron, por fari ĝin fruktodona, plugi, sterki kaj tiel plu.
kulturi kampon, sian ĝardenon
la kamparano kulturas la teron
b. Speciale flegi vivaĵojn, aparte vegetaĵojn por favori kaj perfektigi ilian evoluon.
kulturi florojn
oni kulturis plej belajn rozojn, kies oleon oni dissendis
kulturado de grenoj kaj legomoj
malgranda ĝardeno, en kiu oni kulturis malgrandajn aloojn, palmojn, oranĝarbojn kaj cedrojn
-
(transitiva) Perfektigi spiritan evoluon de homo per edukado.
la esperantismo enhavas ankoraŭ ideon internan, kiu ne estas deviga por ĉiuj, sed kiun memvole kulturas en si ĉiuj esperantistoj idealistoj
kulturi la komunan senton
ĉu ne parolis greke la tuta mondo kulturita en epoko aleksandra?
kulturaĵo de malvirtuloj estas peko
En aliaj lingvoj
- La angla: culture
- La ĉeĥa: chovat, kultivovat, obdělat, obdělávat, pěstovat, vypěstovat, vzdělávat
- La franca: cultiver
- La hispana: cultivar
- La pola: uprawiać, kształcić, hodować, chować
- La rumana: cultiva, forma, crește
- La slovaka: obrábať, pestovať, vypestovať, vzdelávať
- a. La belorusa: культываваць, апрацоўваць (зямлю), урабляць (зямлю)
- La germana: anbauen, bebauen, kultivieren
- La hungara: művel
- La nederlanda: bebouwen
- La rusa: культивировать, обрабатывать (землю), возделывать
- b. La belorusa: культываваць
- La germana: züchten, hegen
- La hungara: nevel, gondoz, termeszt, tenyészt
- La nederlanda: kweken
- La rusa: культивировать
- La belorusa: адукоўваць
- La germana: heranbilden, veredeln, kultivieren
- La hungara: kulturál, nevel, kiművel
- La nederlanda: beschaven
- La rusa: просвещать