Vorto: kulo

  1. Genro el la familio kuledoj (Culex), kies inoj suĉas sangon de mamuloj kaj birdoj kaj kies piko kaŭzas malagrablan jukadon.

    • kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras

    • Rimarko: Laŭ iuj malvastaj difinoj de «kulo», ĝi referas al nur iu specifa grupo de tiuj bestoj, kiujn oni nomas moskitoj. («Kulo» estus uzebla nur por specioj de la genro Culex, dum «moskito» estas uzebla ankaŭ por aliaj parencaj specioj de pikantaj insektoj en la ordo Diptera.) Tamen, en komuna uzado «kulo» kaj «moskito» estas plenaj sinonimoj.

En aliaj lingvoj

    • Ido: moskito
    • La angla: mosquito
    • La belorusa: камар
    • La bulgara: комар
    • La ĉeĥa: komár
    • La franca: moustique
    • La germana: Stechmücke
    • La hispana: mosquito (de género Culex)
    • La hungara: szúnyog
    • La indonezia: nyamuk
    • La itala: zanzara
    • La kataluna: mosquit
    • La nederlanda: mug
    • La pola: komar
    • La portugala: pernilongo, muriçoca
    • La rusa: комар
    • La slovaka: komár
    • La sveda: mygga