Vorto: kukurbo
-
Liana vegetaĵo kun manĝeblaj fruktoj; genro el familio kukurbacoj (Cucurbita).
miaj du infanoj ĉi-jare plantis unuafoje en sia vivo kukurbojn, kaj ili kun granda atento sekvas ilian evoluon
-
Frukto de kukurboplanto granda, bulforma, sukplena.
vi estas kiel homo, kiu, serĉante kukurbon sur figarbo, ne vidas la figon
nun fanfarone li levis la nazon, nazon imponan en form' de kukurb'
la festo koincidas kun la maturiĝo de kukurboj, kiujn oni diversmaniere uzas: rostitaj aŭ bakitaj por manĝi, aŭ malplenigitaj kaj de infanoj ĉizitaj en la formo de teruraspekta kapo, en kiun oni starigas kandelon (vidu Haloveno)
En aliaj lingvoj
- La angla: squash, pumpkin
- La belorusa: гарбуз
- La bulgara: миква
- La ĉeĥa: dýně, turek, tykev
- La franca: courge
- La germana: Kürbis
- La hispana: calabaza
- La hungara: tök
- La nederlanda: pompoen
- La pola: kabaczek
- La rumana: dovleac
- La rusa: тыква
- La slovaka: tekvica jedlá
- La turka: kabak