Vorto: kukolo

  1. Genro el familio kukoledoj (Cuculus), rimarkinda pro sia trito-voko kaj per tio, ke la ino metas siajn ovojn en nestojn de aliaj birdoj.

    • la kukolo krietadis kaj la alaŭdo triladis, oni sentis la belegan printempon

    • mi povas distingi la voĉon de kukolo kaj de turdo

    • la kukolo kriis sian nomon

    • se oni faras nestokeston por fenikuro, povas esti, ke ankaŭ kukolo demetas sian ovon en ĝi

En aliaj lingvoj

    • La angla: cuckoo
    • La belorusa: зязюля
    • La bretona: koukoug
    • La bulgara: кукувица
    • La ĉeĥa: kukačka
    • La franca: coucou
    • La germana: Kuckuck
    • La hispana: cuco (ave)
    • La hungara: kakukk
    • La nederlanda: koekoek
    • La pola: kukułka
    • La portugala: cuco
    • La rumana: cuc
    • La rusa: кукушка