Vorto: kuŝi
-
(netransitiva) Esti en horizontala kaj ripoza situacio.
kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla
kuŝi en sia lito, sur matraco, sub libera ĉielo
li kuŝis sian tagmezan kuŝadon
Babelanoj venis por ame kuŝi kun ŝi
-
(netransitiva) Esti metita sur io, laŭ sia plej granda supraĵo.
kuŝas libro, krajono, plumo, ĉapelo, paperfolio, tranĉilo, pupo, bastono, longa ŝtono, kadavro, botelo, pioĉo, planko, ŝtupetaro sur tero
sango verŝita kuŝas sub edzinbalkono
la tuta nia afero ĝis nun kuŝas sur la ŝultroj de personoj, kiuj havas neniujn rimedojn
la kulpo peze kuŝis sur la konscienco de lia edzo
-
(netransitiva) Okupi ian lokon, troviĝi, situacii, esti.
en la kaso kuŝas nenio
super la valo kuŝis griza nebulo
sur arboj kuŝis prujno
kampoj kuŝas pli malalte
la malmoliĝinta tero kuŝas en nepriskribebla mallaŭto
la urbo kuŝas ĉe rivero
kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas!
kio post la montoj kuŝas, tio min neniom tuŝas
malĝoja esprimo kuŝis sur ŝia frunto
en liaj rigardoj kuŝas konfeso
antaŭ ni kuŝas grandioza estonteco
en tiu kialo kuŝas ĉiuj aliaj
la kaŭzo kuŝas en...
lia merito kuŝas en tio, ke li estis la unua eltrovinto...
la potenco de ia organizo kuŝas en ĝia unueco
En aliaj lingvoj
- La angla: recline
- La belorusa: ляжаць
- La bulgara: лежа
- La ĉeĥa: ležet
- La franca: être couché, être étendu
- La germana: liegen
- La hispana: yacer, estar tumbado, estar tendido
- La hungara: honol, található, ott van
- La nederlanda: liggen
- La pola: leżeć
- La portugala: jazer, estar deitado, estar situado, ficar, estar
- La rumana: sta intins, culcat, alungit, asezat orizontal fi, odihni se
- La rusa: лежать
- La germana: liegen
- La hispana: reposar
- La hungara: fekszik
- La germana: sein
- La hispana: encontrarse en el ambiente, ubicarse, estar