Vorto: kruda
-
Tia, kia la naturo ĝin produktis, konservanta sian primitivan staton;
a. Neprilaborita, nepreparita, nekulturita.
kruda lano, silko, pelto
kruda ledo, marmoro
kruda diamanto
kruda sukero
kruda tolo
kruda fero
kruda grundo
en unu parto pendis feloj kaj haŭtoj, krudaj kaj tanitaj
la kruda karno estas malpura: ĝi estas lepro
estis pli kaj pli sentebla inter la krudaj odoroj de la tero kaj akvo
nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo
la montoj aspektas pli krude
b. Nekuirita.
kruda frukto
kruda viando
ne manĝu ĝin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro
-
Malmilda, abrupta.
a. Forte kaj malagrable impresanta la sentumojn pro neperfekta laboriteco aŭ pro ne sufiĉa harmonio; neharmonia, maldelikata.
kruda koloro, kontrasto, vino, voĉo
la kolero igas la vizaĝon pli kruda
kruda skizo, stilo, vorto, kanto
en la sono de lia voĉo estis aŭdebla io kruda, preskaŭ malrespekta
b. Dolorige impresanta la sentumojn pro bruta fortego aŭ sovaĝa intenseco; pene tolerebla, malmildega.
la homoj devas konstante batali kontraŭ la krudaj fortoj de la naturo
kruda aero de vintro premas ĉion
kruda vintra tago
ĉio kuŝis kovrita de glacio kaj neĝo, kaj kruda vento tranĉis al ĉiu la vizaĝon
kruda kolero, vorto, movo, puŝo
la vetero estis kruda, la ĉielo griza, malklara kaj peza
la kruda tumulto de la batalo
ĉion krude rompi
ne tro multe, ne tro krude per unu fojo
-
Ne mildigita de civilizita kulturo; brute instinkta; malklera, malĝentilega, vulgaranima.
li disŝiris siajn vestojn kaj dancis nude antaŭ la krudaj sovaĝaj soldatoj
la sento de hereda aristokrato koncerne krudan kampulon
kruda karaktero, ruzaĵo, insulto, parolo, eraro
plej kruda superstiĉo sufokas ilin
En aliaj lingvoj
- La angla: natural, primitive, raw, nugget (parolante prioro), unbleached (parolante prilano), uncooked (parolante prifrukto, viando), uncut (parolante pridiamanto), undressed (parolante priledo, fero, silko), virgin (parolante pritero)
- La belorusa: сыры, неапрацаваны
- La ĉeĥa: divoký, drsný, hrubý, surový (materiál)
- La franca: à vif (en p. de chair), brut, cru (non cuit, brut, sans nuance, grossier, froid), écru, grossier (fruste, impoli, brut), rudimentaire, rustique
- La germana: roh
- La hispana: crudo, bruto, tosco, rudimentario, rústico, virgen
- La hungara: nyers, durva, faragatlan
- La nederlanda: ruw
- La pola: surowy, nieprzetworzony, naturalny
- La portugala: cru, natural
- La rusa: сырой, необработанный
- La slovaka: divoký, drsný, hrubý, surový
- a. La indonezia: mentah
- a. La belorusa: грубы
- La germana: unharmonisch
- La nederlanda: ruw
- La pola: surowy
- La rusa: грубый
- b. La belorusa: грубы
- La germana: wild
- La nederlanda: streng, rauw
- La pola: surowy, kanciasty
- La rusa: грубый, суровый
- La belorusa: грубы, вульгарны
- La germana: wild, ungezügelt, vulgär
- La nederlanda: onbehouwen
- La pola: niekrzesany, prostacki, ordynarny
- La rusa: грубый