Vorto: kruco
-
Figuro el du transversaj strekoj, aŭ objekto el du transversaj pecoj.
desegni krucon sur papero
la du bastonoj formis krucon
krucoforma tenilo de glavo
a. En Romio kaj najbaraj kulturoj antikvaj, pendigilo el fostego kun transversa trabo, sur kiu oni ligis aŭ alnajlis krimulojn por mortigo.
la Readmono ordonis dependigi la turmentitojn de la kruco antaŭ la sunsubiro
b. La kruco sur kiu mortis Jesuo, figurata kiel simbolo de kristana religio.
la mistero de la kruco
la preĝejturoj estas kronitaj per kruco
porti krucon en procesio
fari la signon de la kruco
-
(figure) Turmento, torturo.
la ortografio en la plimulto da lingvoj prezentas veran krucon por la lernanto
En aliaj lingvoj
- La angla: cross
- La belorusa: крыж
- La ĉeĥa: kříž
- La franca: croix
- La germana: Kreuz
- La hispana: cruz
- La hungara: kereszt, feszület
- La itala: croce
- La nederlanda: kruis
- La pola: krzyż
- La portugala: cruz
- La rumana: cruce
- La rusa: крест
- La slovaka: kríž
- La sveda: kors