Vorto: kruci
-
(transitiva) Formi el du aĵoj krucon.
kruci la brakojn
sidi krucinte sub si la krurojn
krucigi la krurojn
krucigi la glavojn
krucigi la rimojn
resti sidanta kun krucitaj manoj sur la brusto
Rimarko: Estus sistema diri kun Zamenhofo, krucigi (rondigi, pufigi, buligi...) parolante pri la ago «doni formon», kaj kruci (rondi, zigzagi kaj tiel plu) parolante pri la stato «esti en formo» (la vojoj krucas ĉi tie); komparu ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la densa parto de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre belformajn piedojn; diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la brusto. Tamen PIV kaj Kabe preferas diri kruci por la ago ‐ kaj sekve, kruciĝi por la stato (iom perversa uzo de -iĝ).
Rimarko: Plena Vortaro de Esperanto proponas figuran sencon, por kiu realaj ekzemploj mankas: krucigi la vojon, la intencojn de iu (malhelpi, bari).
-
(transitiva) Transverse trairi.
krucigi ies vojon
-
(transitiva) Provi interfekundiĝon de vivuloj de malsamaj rasoj aŭ specioj.
krucigi la rasojn
En aliaj lingvoj
- La angla: cross
- La belorusa: скрыжаваць
- La ĉeĥa: křížit, zkřížit
- La franca: croiser
- La germana: kreuzen
- La hispana: cruzar (dos objetos)
- La hungara: kereszbe rak, kereszbe tesz, keresztez
- La nederlanda: kruisen
- La pola: krzyżować, skrzyżować
- La rusa: скрестить
- La slovaka: krížiť
- La sveda: korsa