Vorto: krono
-
Cirklaĵo por meto sur la kapon de iu, sur la ekstremon de io.
a. kapornamo el kunplektitaj floroj, branĉetoj, folioj, en iuj kulturoj militista, sporta aŭ civila honorsigno.
krono el oranĝaj floroj
b. metala kapornamo, signo de moŝteco, precipe de reĝeco en eŭropa kaj aliaj kulturoj.
markeza krono
ŝi havis sur la kapo grandegan oran kronon, ornamitan per briliantoj kaj karbunkoloj
la dorna krono
-
(figure) Signo aŭ simbolo de merito, de sukceso.
krono de gloro estas la grizeco
meti la kronon sur sian laboron
brava virino estas krono por sia edzo
-
(figure) Reĝeco, suvereneco.
aspiri al la krono
la prerogativoj, bienoj, diamantoj, parolado de la krono
-
Monunuo de diversaj eŭropaj landoj kaj epokoj, ordinare tiel nomata pro figuro de krono sur moneroj.
ni povis malaltigi la kotizon ĝis nur 700 kronoj!
En aliaj lingvoj
- La angla: crown
- La belorusa: вянок, вянец, карона
- La ĉeĥa: koruna, koruna (měna i symbol království), věnec
- La franca: couronne
- La germana: Krone
- La hispana: corona
- La nederlanda: kroon
- La pola: korona
- La portugala: coroa
- La slovaka: koruna (aj peniaz)
- a. La hungara: babérkoszorú, koszorú
- La rusa: венок
- b. La hungara: korona
- La rusa: корона, венец
- La hungara: korona
- La hungara: korona
- La rusa: корона
- La angla: crown (money)
- La ĉeĥa: koruna (měna i symbol království), věnec
- La franca: couronne (monnaie)
- La hungara: korona (pénznem)
- La indonezia: krona
- La nederlanda: kroon (munt)
- La pola: korona
- La portugala: coroa (moeda)
- La slovaka: koruna (aj peniaz)