Vorto: kroni
-
(transitiva) Ornami per krono.
la junulinoj kronis siajn amikinojn per floroj
-
(transitiva) Ceremonie agnoski ies meriton aŭ atingon per surkapigo de krono reala aŭ metafora.
kroni la laŭreaton en konkurso
-
(transitiva) Unuafoje ceremonie surkapigi kronon kiel signon de la monarka potenco.
kroni reĝon, imperiestron
-
(transitiva) (figure) Rekompenci per atingo de rezulto.
la sukceso kronis lian penadon
saĝuloj estas kronataj de klereco
se vi ne kronos mian konstantan amon, tiam mi ne valoros la teran ekzistadon
-
(transitiva) (figure) Esti supra (space) aŭ fina (tempe, proceze) parto de io.
kupolo kronas la palacon
la vojeton kronis malluma, densa arbaro
girlandoj da floroj gaje kronis la kolonojn
montoj kronitaj de eterna neĝo
la fino kronas la verkon
En aliaj lingvoj
- La angla: crown
- La belorusa: надзяваць вянок, упрыгожваць вянком
- La ĉeĥa: ověnčit, věnčit
- La franca: couronner
- La germana: krönen
- La hispana: coronar
- La nederlanda: kronen
- La pola: koronować
- La rusa: украшать венком
- La slovaka: korunovať
- La nederlanda: bekronen
- La rusa: венчать, увенчать
- La belorusa: вянчаць, каранаваць
- La nederlanda: kronen
- La rusa: венчать (на царство), короновать
- La belorusa: вянчаць
- La hungara: megkoronáz
- La nederlanda: bekronen
- La rusa: увенчать
- La belorusa: вянчаць
- La nederlanda: een kroon vormen op
- La rusa: венчать