Vorto: kromprogramo
-
Programo aldona al ĉefa programo de evento, kongreso kaj tiel plu, ofte distra.
riĉa, varia kromprogramo kompletigis ĉiutage la bazan prezentadon en haloj kaj tendegoj
-
Programo vastiganta la kapablojn de ĉefprogramo, al kiu ĝi aldoniĝas.
en la estonteco Firefox ĝisdatigos la kromprogramojn por vi
kvankam MySQL mem estas senpaga, nepre necesas diversaj kromprogramoj, kiuj estas pagendaj
En aliaj lingvoj
- La angla: breakout session
- La franca: extension (de programme informatique), plug-in
- La germana: Zusatzprogramm, ,
- La hispana: extensión (de programa informático), complemento
- La germana: Programmerweiterung, Erweiterung (Software), Programmzusatz