Vorto: krom

  1. Plie al, aldone al.

    • Rimarko: Zamenhof atentigas, ke «la vorto «krom» povas iufoje kaŭzi neprecizecon aŭ malkompreniĝon; sed en tiaj okazoj ni devas eviti la vorton «krom» kaj uzi anstataŭ ĝi la pli precizajn esprimojn «esceptinte» aŭ «ne sole, sed ankaŭ»».

    • Rimarko: PAG kaj la PIV-oj prezentas «krom» kiel prepozicion, dum por (ekz-e) anstataŭ ili allasas la rolon konjunkcian: Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon; tute simila estus la frazo krom Vilhelmon Petro batis Paŭlon. Mankas ekzemploj pri Zamenhofa uzo de akuzativo post «krom»; tamen Zamenhof ne hezitis meti post ĝi aliajn semantikajn kazojn, ekz-e dativon k.a.: Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita; Ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros; sur la tuta tero ne ekzistas Dio krom ĉe Izrael; li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li manĝis. Tial la gramatikoj (PAG, PMEG) agnoskas la eblon de akuzativo post «krom» (t.e fakte, ĝian konjunkcian rolon), kaj ĝi fakte estas atestita ĉe diversaj aŭtoroj: vi scias, italoj manĝas preskaŭ nenion krom fruktojn kaj glaciaĵon; krom Karlon mi vizitis kinon; vi nenion donis al mi, krom suferojn.

    • a. Kongrue kun aliaj, kiel jama, evidenta aŭ memkomprenebla okazo.

      • krom Petro, tie estis ankaŭ ĉiuj miaj fratoj

      • per pruntedono ofte oni perdas, krom sia havo, ankaŭ la amikon

      • krom la flanko praktika la esperantismo havas ankoraŭ alian flankon idean

    • b. (en nea frazo) Kontraste al aliaj, kiel escepto.

      • la esperantaj vortoj, krom kelkaj tre malmultaj, ne estas arbitre elpensitaj

      • la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj

      • vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn

      • mi diras al vi nenion alian krom plej pura vero

      • kiel internacia ne povas esti elektita ia alia lingvo krom arta

      • la garnizono ne konas ian glavon krom la kuirejan trapikilon

      • ĉu ne ekzistas alia bono por la homo krom manĝi kaj trinki?

En aliaj lingvoj

    • La angla: except, apart from
    • La belorusa: акрамя, апроч, апрача
    • La ĉeĥa: kromě, mimo
    • La hungara: kívül, kivételével, mellett (kivételével)
    • La pola: prócz, oprócz, ponadto
    • La portugala: fora (além de), além de, exceto
    • La rumana: în afară de
    • La slovaka: okrem
        • a. La franca: outre
        •     La germana: außer, neben
        •     La hispana: además de
        •     La malaja: selain
        •     La nederlanda: behalve
        •     La pola: oprócz
        •     La rusa: кроме, сверх, вдобавок
        • b. La franca: sauf, à part
        •     La germana: außer, mit Ausnahme von
        •     La hispana: excepto, salvo, aparte de
        •     La nederlanda: dan
        •     La pola: oprócz
        •     La rusa: кроме, за исключением, не считая