Vorto: kroĉi
-
(transitiva) Kapti kaj fiksteni per io hokforma (kaj ofte pika) aŭ ĉirkaŭprena.
kroĉi boaton per hokstango
la dornoj kroĉas la pasantojn
liaj manoj kroĉis la randon de la boato
sed ruĝpunkta kaptuko, volvita ĉe la kapo de unu, kroĉis kaj tenis lian atenton
kroĉi sian rigardon sur iun
ĝuste tiu pravigo de sia vivo kroĉis kaj ne lasis lin antaŭen kaj pleje turmentis lin
a. Momente aŭ daŭre kunigi du objektojn, enigante elstaran parton de unu en la alian.
kroĉi vagonon kun lokomotivo
ŝi kroĉis sian rigardon en tiun de sia amato
en kelkaj programlingvoj la operacio «+» ebligas kroĉi signoĉenojn: «abc» + «def» = «abcdef»
b. Preterpase tuŝi kaj implikiĝi aŭ difekti.
lia aŭto kroĉis mian bufron
c. Pendigi per hoko, pinglo kaj tiel plu.
kroĉi ordenon sur la bruston
kroĉi pentraĵon ĉe la muro
En aliaj lingvoj
- La angla: hook
- La belorusa: чапляць, зачапіць
- La bulgara: закачам
- La franca: accrocher
- La hispana: colgar, enganchar, unir
- La hungara: bekapcsol (beakaszt), beakaszt
- La kataluna: penjar, enganxar, subjectar
- La nederlanda: aanhaken, vasthaken
- La pola: wieszać na haku, zaczepiać
- La portugala: enganchar, engatar, pendurar
- La rumana: atârnă pe un cârlig, agăța
- La rusa: цеплять
- La sveda: kroka
- a. La germana: anhängen, anhaken, festklammern, anklammern
- La hispana: ligar, enlazar, unir
- b. La germana: verkeilen, verklammern
- La hispana: enganchar
- La rusa: зацепить
- c. La belorusa: усчапіць, начапіць
- La germana: annageln, anheften, aufhängen, auf einen Haken hängen
- La hispana: colgar
- La rusa: нацепить, повесить