Vorto: kristalo
-
Ero de korpo, kiu prenas, ĉe solida stato, la formon de regula aŭ simetria poliedro.
kuba, prisma kristalo
kristaloj de marsalo, bismuto, glicerino
lavkristalo
-
Tre pura senkolora vitro.
kaliko el facetita kristalo
spegulo el venecia kristalo
vazoj el bohema kristalo
la vero estas multfaceta kristalo
-
(figure) Klaraĵo, diafanaĵo.
la kristalo de fontano, lago
kristala ondo
kristala klareco de la elparolado
kristala (tute sincera) animo
En aliaj lingvoj
- La angla: crystal
- La belorusa: крышталь
- La ĉeĥa: polovodičová destička, čip
- La franca: cristal
- La germana: Kristall
- La hispana: cristal
- La hungara: kristály
- La nederlanda: kristal
- La pola: kryształ, scalak, układ scalony
- La portugala: cristal
- La rumana: cristal
- La rusa: кристалл
- La slovaka: polovodičová doštička, čip
- La germana: Kristallglas, Bleiglas
- La hungara: kristályüveg, ólomüveg
- La portugala: cristal
- La rusa: хрусталь
- La germana: kristallklar [adj]
- La hungara: kristály
- La rusa: кристалл