Vorto: krii

  1. Tre laŭte voĉi.

    • a. Eligi akrajn voĉsonojn, sen paroloj.

      • krii de doloro, el la tuta gorĝo

      • anonckrii, prikrii gazeton

      • kriprotesti kontraŭ maljusta pretendo

      • inter lupoj kriu lupe

    • b. Diri ion per laŭta akra voĉo.

      • krii alarmon, helpon, fajron

      • krii pri ŝtelisto, pri la venĝo, pro malsatego

      • saĝa homo kaŝas scion, sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝegon

      • krianta (evidentega kaj protestinda) erarpaŝo, maljustaĵo

En aliaj lingvoj

    • La angla: shout
    • La belorusa: крычаць
    • La ĉeĥa: křičet, křiknout, rozkřiknout se, vykřiknout, zvolat
    • La franca: crier
    • La germana: schreien
    • La hispana: gritar
    • La hungara: kiált
    • La indonezia: [teriak] berteriak
    • La nederlanda: schreeuwen, roepen
    • La pola: krzyczeć, wrzeszczeć, drzeć się, wydzierać się
    • La portugala: gritar, bradar, berrar, clamar, bramar, uivar
    • La rusa: кричать
    • La slovaka: hulákať, kričať, revať
        • a. La germana: schreien
        •     La pola: wołać
        • b. La germana: rufen