Vorto: krevi
-
(netransitiva) Subite rompiĝi pro interna tro granda premforto.
la diablo ridadis tiel, ke al li preskaŭ krevis la ventro
krevas bombo, veziko, pafilo, pneŭmatikoj de bicikleto
feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas
maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas
de tro multa scio krevas la kranio
la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevis
malgraŭ la naciismo krevas la landlimoj
-
(netransitiva) Fendiĝi pro malvarmo, sekeco aŭ alia efiko.
bulketoj, kiuj krevis de abundego de sekvinberoj
En aliaj lingvoj
- La angla: burst
- La belorusa: лопнуць, трэснуць, разарвацца, раскалоцца
- La ĉeĥa: praskat, pukat, rozpraskat, rozpuknout
- La franca: crever (intransitif), éclater
- La germana: bersten, zerspringen
- La hispana: quebrarse, romperse
- La nederlanda: barsten, springen (barsten), creperen
- La pola: pękać, rozsadzać
- La portugala: estourar, explodir, pipocar
- La rusa: лопнуть, лопаться, треснуть, трескаться, разорваться, разрываться
- La slovaka: praskať, pukať, rozpukať
- La franca: se crevasser, se fendre, gercer
- La germana: platzen, aufplatzen, Risse bekommen
- La nederlanda: barsten
- La pola: pękać, trzaskać (np. o mrozie)
- La portugala: rachar, fender-se