Vorto: kreto
-
Malfortika blanka karbonato de kalko, kiun oni trovas laŭ tavoloj en tero.
pala kiel kreto
ŝia vizaĝo fariĝis blanka kiel kreto kaj tremo trakuris ŝian tutan korpon
kiam li staris ĉe la tombo, li estis blanka kiel kreto kaj tre malĝoja
-
Bastoneto el tiu substanco uzata por skribi sur tabulo.
ŝi markis per peco da kreto sur la pordo grandan krucon
eble vi volas kalkuli la preĝejojn? tie sur la verda tabulo ili aspektas kiel punktoj de kreto
nun mi ankoraŭ ne pentras, respondis la sinjoro kaj elprenis sian nigran kreton
skribis sian nomon per kreto sur la trabo
la lupo iris en butikon kaj aĉetis grandan pecon da kreto, ĝi manĝis ĝin kaj ĝia voĉo fariĝis delikata
mezuris la longecon kaj dikecon de la barono, mezuris la ŝtofon, signis per kreto unu fojon kaj duan
En aliaj lingvoj
- La angla: chalk
- La belorusa: крэйда
- La franca: craie
- La germana: Kreide
- La hungara: kréta
- La indonezia: kapur
- La nederlanda: krijt
- La pola: kreda
- La portugala: giz
- La rusa: мел
- La sveda: krita
- La germana: Kreidestück
- La nederlanda: krijtje, stukje krijt