Vorto: krepo
-
Ŝtofo el delikata lano, diafana, kun ondoforma supraĵo.
la betulo atingis la plej grandan altecon , ĝiaj branĉoj ondiĝis kiel verda krepo
la ĉasisto demandis la mastron, kial ĉie krepo pendas en la urbo, «ĉar morgaŭ mortos la sola filino de nia reĝo»
granda malĝojo estis ĉie en la urbo, la teatro restis fermita, ĉiuj kukistinoj alligis nigran krepon al siaj sukerpupoj
super la supro de la kadro pendis laŭra krono, sed inter la verdaj folioj troviĝis plektita nigra banto, kaj de ĝi pendis malsupren longa funebra krepo
griza, kvazaŭ vualita de krepo
En aliaj lingvoj
- La angla: crepe
- La belorusa: крэп
- La franca: crêpe (textile), crêpon
- La germana: Krepp, Flor
- La hispana: crepé
- La kataluna: crepé
- La nederlanda: crêpe (textiel)
- La persa: کرپ
- La pola: krepa
- La portugala: crepe (têxt.)
- La rumana: crep
- La rusa: креп