Vorto: kremo
-
Plej grasa parto el la lakto, kiu post kelktempa senmoveco leviĝas al la supraĵo, kaj kiun oni buterigas per kirlado.
kafo kun kremo
senkremigi lakton
li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo
batita kremo
li etendis sian voston, kiel faras la musoj en la laktejo, kiam ili deĉerpus la kremon
-
(figure) Plejbonaĵo, elektaĵo.
li estas la kremo de la honestuloj
partoprenis kremo da politikistoj, inter aliaj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono
-
Pomado.
mi sentas, ke lia razkremo odoras je vanilo
sunkremo
sinjorino 76-jaraĝa estis akuzita pro ŝtelado de haŭt-kremo
En aliaj lingvoj
- La angla: cream
- La belorusa: сьмятанка, вяршкі, вяршок
- La bulgara: сметана
- La franca: crème
- La germana: Sahne
- La hispana: nata
- La hungara: tejszín
- La nederlanda: room
- La pola: śmietana
- La portugala: creme, nata
- La rumana: smântână
- La rusa: сливки
- La turka: kaymak
- La angla: cream, choicest part
- La germana: Sahnehäubchen, Creme de la Creme
- La hungara: krém
- La nederlanda: fine fleur, high society, elite, crème de la crème
- La angla: cold cream, night cream, beauty cream
- La germana: Hautcreme
- La nederlanda: crème (cosmetisch)