Vorto: krei
-
(transitiva) Estigi, fari ion novan.
vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj
okazo kreas ŝteliston
la sportaj konkursoj kreas ĵaluzon kaj malamon
a. Verki, ellabori ion, kio antaŭe ne ekzistis aŭ kio estas tute novspeca; fondi.
krei establejon, financan asocion, akademion, ŝiparon, impostojn, oficon, rolon (ĝin ludi la unua), modon
Ajskilo kreis la tragedion
krei novan stilon, teknikon
b. Fari ion el nenio.
en la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron
riĉulo kaj malriĉulo, ilin ambaŭ kreis Dio
la kreo de la tero
ofendi sian kreinton
Dio prizorgas ĉiujn siajn kreitojn
En aliaj lingvoj
- Ido: krear
- La angla: create
- La belorusa: ствараць, тварыць
- La ĉeĥa: kreovat, tvořit, tvořit, vytvořit
- La franca: créer
- La germana: bilden
- La hispana: crear
- La hungara: alkot, szül (átv.)
- La nederlanda: creëren, scheppen, maken
- La pola: generować, tworzyć, stwarzać
- La portugala: criar
- La rumana: genera, crea, formă
- La rusa: создать, создавать, творить
- La slovaka: stvoriť, tvoriť, utvoriť, vytvoriť
- La sveda: skapa
- a. La germana: schaffen, kreieren, gründen
- La hungara: teremt, megteremt, létrehoz
- La nederlanda: oprichten
- b. La germana: erschaffen
- La hungara: teremt
- La nederlanda: scheppen