Vorto: kredi

  1. Serioze kaj firme opinii, esti certa, havi firman konvinkon, ke io estas vera.

    • mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj

    • kiu eĉ malmulte konatiĝis kun lingvo arta kaj havas sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion li vidas kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu konkludo

    • vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaŭ kredas kaj tremas

    • oni kredas, kion oni esperas

    • Rimarko: La PIV-oj ial aldonas plurfoje en la koncerna artikolo: «ne postulante pruvon», kaj prezentas kredon kiel nepre blindan kaj senpripensan. Tio ne estas konforma al la uzo de la vorto, kredo povas esti intuicia, malracia kaj senpripensa ‐ sed tute bone ĝi ankaŭ povas esti frukto de meditado aŭ konvinkado. La evangelia epizodo pri la apostolo Tomaso estas klara ekzemplo de malblinda kredo bazita sur palpebla pruvo: Sed Tomaso... ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos. (...) Kaj Jesuo venis (...) li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn (...) Jesuo diris al li: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas..

  2. Opinii ke iu parolas sincere, diras veron, ke ricevita informo entenas veron.

    • ne kredu ĝin, patro, ne kredu al li eĉ unu silabon

    • , al kiu oni devas kredi laŭ lia vorto

    • sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj

    • ĉar alie, kiu en la estonteco ion kredus al ili?

    • ne kredi al siaj okuloj , al siaj propraj oreloj

  3. Rigardi ion kiel efektivan aŭ efektiviĝontan, esperoplene kalkuli je io.

    • kredi je dioj, je la monda revolucio, je la Fina Venko

    • kredi je ies senkulpeco, la fideleco de iu

    • mi ne kredas je viaj riĉaĵoj

    • oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi

  4. Fidi.

    • al promeso oni ne kredas ‐ kredu, kiu posedas

    • ne kredu al iluzioj

    • ĉu vi kredas la potencon de la egiptaj dioj?

    • ĉar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kred al li, sed ankaŭ suferi pro li

    • se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi

En aliaj lingvoj

    • La angla: believe
    • La belorusa: верыць
    • La bulgara: вярвам
    • La ĉeĥa: důvěřovat, věřit, věřit
    • La franca: croire
    • La germana: glauben
    • La hispana: creer
    • La hungara: hisz, elhisz
    • La nederlanda: geloven
    • La pola: wierzyć
    • La portugala: crer
    • La rusa: верить
    • La slovaka: uveriť, veriť
    • La germana: vertrauen
    • La nederlanda: vertrouwen
    • La germana: glauben
    • La nederlanda: geloven
    • La germana: vertrauen
    • La nederlanda: vertrouwen