Vorto: kranko
-
Krampoforme fleksita parto de ŝafto, aŭ simile fiksita peco kapabla fari plenan rotacion, servanta por transformi rotacion en baskulan aŭ similan movon, aŭ inverse.
per kulisa kranko oni transformas kontinuan cirklan movon en rektlinian alternan movon
mankranko
frunta, sekuriga kranko
En aliaj lingvoj
- La angla: crank, starter handle (parolante pri motoro)
- La ĉeĥa: klika na otáčení
- La franca: manivelle
- La germana: Kurbel
- La hungara: forgattyú, forgatókar, kurbli
- La kataluna: manovella
- La nederlanda: kruk, zwengel, crank
- La pola: korba
- La portugala: manivela
- La rumana: manivelă
- La rusa: кривошип, колено (вала)
- La slovaka: kľuka na otáčanie