Vorto: krajono

  1. Maldika koloneto el grafito aŭ alia mineralo, entenata en ligna bastoneto, kaj uzata por skribi aŭ desegni.

    • sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo

    • «Pinta krajono»

  2. Ilo simila al krajono pro cilindra formo kaj enteno de farba substanco.

    • la Majstro prenis la ruĵkrajonon el la manetoj de Emèric

    • Rimarko: Ĉi tiu pli vasta senco ne estas fundamenta.

En aliaj lingvoj

    • La angla: pencil
    • La belorusa: аловак
    • La bretona: kreion
    • La ĉeĥa: tužka
    • La franca: crayon
    • La germana: Bleistift
    • La hispana: lápiz, lapicero
    • La hungara: ceruza
    • La indonezia: pensil
    • La kataluna: llapis
    • La nederlanda: potlood
    • La pola: ołówek
    • La portugala: lápis
    • La rumana: creion
    • La rusa: карандаш
    • La slovaka: ceruzka
    • La turka: kurşun kalem