Vorto: krado
-
Aro da lignaj aŭ feraj stangoj, interspace kunigitaj per transversaj samspecaj stangoj, kaj servanta kiel forta barilo.
la kradoj de parko, domo, fenestro, monaĥejo, malliberejo
kameno ĉirkaŭita de arte aranĝita kradaĵo
-
Nomo de la signo # (Askie 35).
Rimarko: En Askion la signo trafis pro la Usona negocista tradicio, kie ĝi servis por enkonduki numeron («track #3» t.e. «trako n-ro 3») aŭ funtojn («a 5# sack of sugar» t.e. «kvinfunta sukersako»). En komputado ĝi baldaŭ ricevis aliajn uzojn, ofte tute senrilatajn kun la indikitaj (ekz-e kiel surogato por signi neegalon, anstataŭ ≠). La nomoj «numersigno» kaj «funtsigno» estas nerekomendindaj ĉar ekster Usono ili estas malklaraj kaj eble eĉ erarigaj (oni povas havi aliajn «numersignojn», ekz-e № en Rusio).
En aliaj lingvoj
- La angla: crossbars (parolante pri malliberejo), grating, grill, grate, grille, lattice
- La belorusa: крата, краты, рашотка
- La ĉeĥa: mříž, mřížka, mřížoví, rošt
- La franca: grillage, grille
- La germana: Lattenzaun, Raute
- La hispana: reja, verja
- La hungara: rács, rostély, léckerítés
- La pola: krata, siatka obrazowa, siatka pola
- La portugala: grade, gradil, gradeamento, cancela
- La rumana: grătar
- La rusa: решётка
- La slovaka: mreža, rošt
- La angla: number sign, hash, pound sign, grid, octothorpe, sharp
- La franca: dièse (symbole graphique)
- La hispana: almohadilla (símbolo)
- La hungara: számjel, kettős kereszt
- La portugala: cerquilha, tralha, quadrado, sustenido