Vorto: kovro
-
Io, kio kovras.
sur la neĝa kovro brilis grandaj diamantoj
ĝi estas lia sola kovro, ĝi estas la vesto por lia korpo
faru tapiŝojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo
sub ombroriĉaj arboj ĝi kuŝas, sub kovro de kanoj kaj en ŝlimo
ŝi faras al si kovrojn: delikata tolo kaj purpuro estas ŝiaj vestoj
ŝi vidis pentritajn virojn sur la muro [...], kun longaj kapkovroj sur siaj kapoj
-
(de aro E) Familio de subaroj, kies kunaĵo inkluzivas E.
En aliaj lingvoj
- La angla: cover, covering
- La ĉeĥa: kryt, pokrytí, pokrývka, příkrov
- La franca: couverture (ce qui couvre, ce dont on se couvre), couvert (des arbres)
- La germana: Decke, Überzug
- La hungara: takarás, fedés
- La kataluna: coberta
- La pola: pokrycie
- La rumana: pătură, acoperire, valtrap
- La rusa: покрытие, покров, убор
- La slovaka: kryt, pokrývka, príkrov
- La franca: recouvrement (math.)
- La germana: Überdeckung
- La hungara: fedés
- La pola: pokrycie (zbioru zbiorami)
- La rusa: покрытие (покрывающее семейство)