Vorto: kovi

  1. (transitiva) Flegi ovojn havigante al ili taŭgajn varmon kaj aliajn kondiĉojn kaj tiel ebligante la maturiĝon de la embrio.

    • perdriko kovas ovojn, kiujn ĝi ne naskis

  2. (transitiva) (figure) Plej zorge gardi kaj flegi.

    • la patrino kovas sian filon

  3. (transitiva) (figure) Kaŝe konservi ion, por ke ĝi aperu poste; kaŝe prepari; zorge flegi kaŝitan senton.

    • la cindroj kovas la fajron

    • kovi perfidon

    • mute kovata doloro

    • lia koro kovas malamon kaj envion

    • en sia plej intima interno Kant kovis senliman admiron por la prototipo de siaj anglaj kolegoj de Scotland Yard

En aliaj lingvoj

    • La angla: brood, hatch, incubate, sit (parolante pri ovoj)
    • La ĉeĥa: chovat, uchovávat (tajně)
    • La franca: couver (un œuf), incuber (un œuf)
    • La germana: bebrüten, ausbrüten
    • La hispana: incubar
    • La hungara: kotlik, (ki)költ
    • La pola: wysiadywać (jajka), siedzieć na jajkach
    • La rusa: высиживать (птенцов)
    • La slovaka: sedieť na vajciach
    • La sveda: ruva (på)
    • La angla: watch over
    • La franca: couver (choyer), choyer
    • La germana: bemuttern
    • La hungara: anyáskodik
    • La pola: piastować, chować
    • La rusa: лелеять
    • La angla: brood over, hatch up
    • La franca: couver (un sentiment ou un dessein), entretenir (un sentiment caché), mûrir (un dessein), nourrir (un sentiment caché)
    • La germana: aushecken, ausbrüten
    • La hungara: táplál, melenget
    • La portugala: chocar
    • La rusa: лелеять, вынашивать