Vorto: kovejo

  1. Loko, kie birdo kovas ovojn.

    • mi vidis, kiel ili fariĝas kovejo de birdoj

  2. (figure) Loko kie estas flegataj kaj edukataj agantoj por iu afero.

    • la lernejo tre sukcesis kiel modelo de moderna lernejo kaj ankaŭ kiel kovejo de novaj esperantistoj kaj fonto de kultura verkado

    • pri la reĝa korto de la franca urbo Lyon, kie oni sufokis ribelon de prakristanismaj valdanoj, li skribis : «Jen kovejo por mortbatontoj »

  3. (figure) Naskejo, loko kie io estiĝas kaj de kie ĝi disvastiĝas, centro, plej aktiva punkto.

    • kovejo de konspiro

    • kovejo de epidemio

    • kovejo de milito

En aliaj lingvoj

    • La angla: nest, nest box (se farita de homo), nesting place
    • La ĉeĥa: líheň, ptačí hnízdo
    • La franca: couvoir (lieu pour la couvaison), nid
    • La germana: Brutplatz, Brutstätte
    • La hungara: költőhely, fészek (átv. is)
    • La pola: gniazdo, inkubator
    • La rusa: гнездо
    • La slovaka: liaheň, vtáčie hniezdo
    • La sveda: rede
    • La angla: breeding ground, hotbed, incubator
    • La germana: Brutstätte
    • La pola: gniazdo, inkubator, matecznik
    • La rusa: питомник
    • La angla: birth place, hotbed
    • La franca: nid (centre), cœur, foyer
    • La germana: Herd, Quelle, Brutstätte
    • La itala: focolaio
    • La pola: źródło, ognisko
    • La rusa: очаг, рассадник