Vorto: kotono
-
Teksebla blanka delikata lanugo ĉirkaŭvolvanta la grajnojn de kotonarbo kaj el kiu oni fabrikas tolsimilan ŝtofon.
kotona drapo, kotonhava ŝtofo
pro kultivado de kotono, maizo, batatoj kaj manioko necesis multaj manoj, nome sklavoj
sub la flankojn de la birdo ŝi metis molan kotonon
simpla T-ĉemizo el kotono englutas 2500 litrojn
-
Kotonujo.
sur la kampoj svarmis nudaj homoj, kiuj kolektis kukumojn aŭ semis kotonon
plantoj, kiel kotono, kafo kaj kakao, estas zorge kultivataj por industria uzado
En aliaj lingvoj
- La angla: cotton
- La belorusa: бавоўна
- La ĉeĥa: bavlna
- La franca: coton
- La germana: Baumwolle
- La hispana: algodón
- La hungara: gyapot, pamut
- La indonezia: kapas
- La pola: bawełna
- La portugala: algodão
- La rusa: хлопок
- La slovaka: bavlna