Vorto: koto

  1. Tero, polvo miksita kun malpuraj akvoj de stratoj aŭ vojoj.

    • fali en koton

    • strata koto

    • sterka koto

    • viaj piedoj enprofundiĝis en koton

    • porkino lavita al ruliĝado en koto

    • kamparanoj ĉerpis la nilan koton

    • trafi per la vizaĝo en la koton

    • kiu ludas kun koto malpurigas la manojn

    • la ponto estas farita el krudaj stangoj kun vertikalaj fostoj, kiuj profunde eniris la koton

  2. (figure) Honto, malnoblaĵo, malgloro, malglora stato.

    • li falis en la koton de la plej malnoblaj pasioj

    • vi, kanajlo, enpremus min profunde en koton

    • abomeninda kotanimulo, kiu ŝin trompe forlasis

    • ĵetadi koton sur la aferon nur tial, ke ĝi estas nova kaj ankoraŭ ne moda

En aliaj lingvoj

    • La angla: dirt, filth, mire, muck, mud
    • La belorusa: бруд, гразь
    • La ĉeĥa: bláto
    • La franca: boue
    • La germana: Dreck, Matsch
    • La hungara: sár, piszok
    • La itala: fango, fanghiglia, melma, pantano
    • La nederlanda: modder, slijk
    • La pola: błoto
    • La portugala: lama, barro, lodo, vasa
    • La rusa: грязь
    • La slovaka: blato, špina
    • La portugala: lama