Vorto: kosti
-
(transitiva) Esti akirebla nur je difinita prezo.
kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn
kosti dek markojn po metro, ĉiumetre
la reklamo kostis dek mil dolarojn
kosti neniom, nenion
-
(transitiva) Esti akirebla, atingebla, nur dank' al iu peno.
kio multe kostas, multe valoras
senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon
la milito kostis la vivon de multaj miloj da homoj
tiu libro kostis al mi multajn laborojn kaj lacojn
la konfeso kostis al li multe
ĉiu paŝo antaŭen kostas doloron kaj suferon
En aliaj lingvoj
- La angla: cost
- La belorusa: каштаваць
- La ĉeĥa: koštovat, mít cenu, stát (o ceně)
- La franca: coûter
- La germana: kosten
- La hispana: costar (tener precio)
- La hungara: kerül (pl. pénzbe, fáradságba)
- La indonezia: [harga] berharga
- La kataluna: costar
- La pola: kosztować
- La portugala: custar (ter determinado valor), importar em
- La rumana: costa
- La rusa: стоить
- La slovaka: koštovať, mať cenu, stáť
- La sveda: kosta