Vorto: kortumo
-
Nomo de diversaj juĝinstancoj, precipe de supera nivelo.
Haughey estas alvokita aperi en marto 2000 antaŭ juĝisto de supera kortumo
li estis arestita kaj devis aperi en la urba kortumo antaŭ juĝisto
juĝisto eksiĝis kiel membro de la plej alta irlanda kortumo por eviti akuzojn, ke li kontraŭleĝe agis
la Eŭropa Kortumo de Homaj Rajtoj en Strasburgo
kasacia kortumo
administracia kortumo
la hungara Konstitucia Kortumo deklaris kontraŭkonstituciaj la paragrafojn 199 kaj 200
komenciĝis en Hago ĉe la Internacia Kortumo proceso de Irano kontraŭ Usono
En aliaj lingvoj
- La angla: court of law
- La belorusa: найвышэйшысуд, суд найвышэйшай інстанцыі
- La ĉeĥa: dvůr (soudní, apelační), soud
- La franca: cour (de justice)
- La germana: Gerichtshof
- La hispana: corte (jurídica), tribunal
- La hungara: bíróság (felső fokú)
- La indonezia: [adil] pengadilan
- La nederlanda: hof (gerechtshof), gerechtshof
- La persa: دیوان, دادگاه, محکمه
- La pola: sąd
- La rumana: tribunal
- La rusa: верховный суд, суд высшей инстанции
- La slovaka: dvor (súdny, apelačný), súd