Vorto: korto

  1. Sentegmenta spaco, ĉirkaŭita de konstruoj, muroj aŭ bariloj apud domo.

    • oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton

    • granda ĉirkaŭa korto interna korto de la domo

    • la korto de malliberejo

    • ŝi malsupreniris sur la korton al la puto

    • en sia korto ĉiu kok' estas forta

    • staras la morto jam en la korto

    • sub la tegmento de policeja korto ni nodligis niajn hamakojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: court, courtyard, enclosed area, patio, quadrangle, yard
    • La belorusa: двор
    • La bulgara: двор
    • La ĉeĥa: dvůr, dvorec, dvůr, nádvoří
    • La ĉina: 院子 [yuànzi]
    • La franca: cour (de maison), parvis
    • La germana: Hof
    • La hispana: patio (interno)
    • La hungara: udvar
    • La indonezia: halaman (rumah), [karang] pekarangan, lapangan
    • La nederlanda: hof, binnenplaats
    • La persa: حیاط, صحن
    • La pola: podwórko, podwórze, dziedziniec
    • La portugala: pátio, quintal, terreiro, eirado
    • La rumana: curte
    • La rusa: двор
    • La slovaka: dvor, nádvorie
    • La sveda: gårdsplan