Vorto: korpo
-
Ĉe homoj kaj bestoj, aro de la materiaj partoj, kiuj konsistigas la organaron.
ĉi tio estos saniga por via korpo
la korpo estas morta, la animo estas senmorta
fortika, malsana korpo
komencis tremi per la tuta korpo
komenciĝas ĝia putrado, kiam la vivo forlasis la korpon
la korpo de Jesu-Kristo
-
La tuta persono.
la korpogardistoj
ili vivas per unu animo en du korpoj
li ĉeestis per propra korpo
-
Ĉiu aro da materiaj eroj; materia objekto.
ĉiuj korpoj havas dimension kaj pezon
organika, neorganika korpo
solida, fluida, gasa, simpla, komponita korpo
kometo estas malgranda astra korpo, aŭ astreto, kun «vosto» de elfluanta gaso
kristalo ĝenerale signifas eron de korpo, kiu en solida stato aperas sub la formo de regula aŭ simetria poliedro
-
Tia unuhava ringo (E,†,×), ke krom la neŭtra elemento de † ĉiuj aliaj elementoj estas neŭtrigeblaj rilate al ×.
la korpo de racionalaj nombroj
vektora spaco E super korpo K estas aro kun du operacioj: unu interna operacio kaj unu ekstera operacio
Rimarko: Laŭ kelkaj la komuteco de operacio × estas deviga en la difino de korpo. Aliaj preferas nomi «kampoj» la komutecajn korpojn.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: цела
- La ĉeĥa: trup, těleso, tělo, tělísko
- La franca: corps
- La germana: Körper
- La hispana: cuerpo
- La hungara: test
- La indonezia: badan, tubuh
- La itala: corpo
- La nederlanda: lichaam
- La pola: ciało
- La rumana: corp, carne
- La rusa: тело
- La slovaka: teleso, telo, trup
- Volapuko: kop
- La angla: body
- La ĉeĥa: tělo
- La germana: Leib
- La pola: ciało
- La angla: body
- La ĉeĥa: tělo
- La pola: ciało
- La angla: field
- La germana: Körper
- La hungara: számtest
- La pola: ciało
- La portugala: corpo
- La rumana: corp
- La angla: geometric body, solid
- La franca: solide (figure géométrique), volume (figure géométrique), corps géométrique
- La germana: Körper, geometrischer Körper
- La pola: bryła
- La rusa: тело, геометрическое тело