Vorto: koro

  1. Muskola organo kun formo de renversita konuso, kiu estas centro kaj ĉefa aganto de cirkulado de sango.

    • senti batojn ĉe l' koro

    • la sango alfluas al la koro

    • io nekonata faris pli rapide bati lian koron

    • eĉ pinglo povas koron trapiki

    • tio premas la koron

  2. Tiu organo, rigardata kiel sidejo de la sentoj (deziro, ĝojo, sufero).

    • kiom la koro deziras

    • honto rompis mian koron

    • mi ne povas trompi mian propran koron

    • frakasas la korojn de multo da homaj estaĵoj

    • la koro volis disŝiriĝi al ŝi de malĝojo

    • li inklinigis la koron de ĉiuj viroj

    • tiu kulpigo vundis la koron

    • ili kolerigos mian koron!

    • kio iras el koro, venas al koro

    • se okulo ne vidas, koro ne acidas

    • malŝarĝi la koron

    • la koro tiras min al via domo, sed la prudento malkonsilas

    • mi mem ne scias , kio tiras al ili mian koron

    • alpreni ion al la koro

    • ami per la tuta koro

    • petegi per la tuta koro

    • per la tuta koro

    • per via tuta koro vi konvertiĝis al la Eternulo

    • bedaŭri el la tuta koro iun, ion

    • ĝoji , ami , ekkrii , voki el la tuta koro

    • koro aroganta, ĝoja, kontenta, malica, malmola, milda, prudenta, saĝa

    • koro suferanta

    • feliĉe tuŝita koro

    • koro dolorplena

    • granda ŝarĝo falis sur lian koron

    • havi koron

    • ĉu vi havas iometon da koro kaj konscienco?

    • homoj sen koro

    • havi bonan koron

    • havi puran koron

    • koro el oro

    • korprema, kortira, korkreviga spektaklo

  3. Tiu organo, rigardata kiel sidejo de amo, de pasio.

    • belecon taksas ne okulo, sed koro

    • edziĝo laŭ koro

    • doto koron ne varmigas

    • for de l' okuloj, for de la koro

  4. Centro, ĉefa punkto, kerno.

    • fermi la Italan Kulturan Instituton en la koro de la urbo estos tre dolora vundo por ĉiu

    • penetri ĝis la koro de la temo

    • Parizo estas la koro de Francujo

  5. Antikva mezurunuo por likvaĵoj, ĉ 220 – 400 litroj.

    • bat'o estas dekono de kor'o, dek bat'oj faras ĥomeron

    • la manĝprovizoj de Salomono por ĉiu tago estis: tridek kor'oj da delikata faruno kaj sesdek kor'oj da simpla faruno

    • Rimarko: Ne konfuzu kun koro (organo).

En aliaj lingvoj

    • La angla: heart
    • La belorusa: сэрца
    • La bulgara: сърце
    • La ĉeĥa: břevnonoš, karyatida, kóra, srdce
    • La ĉina: 心 [xīn]
    • La franca: cœur
    • La germana: Herz
    • La hebrea: לב
    • La hispana: corazón
    • La hungara: szív
    • La indonezia: hati, jantung
    • La itala: cuore
    • La nederlanda: hart
    • La persa: قلب, دل
    • La pola: serce
    • La portugala: coração
    • La rumana: inimă
    • La rusa: сердце
    • La slovaka: chór, spevácka zbor
    • La sveda: hjärta
    • Volapuko: lad
    • La ĉina: 中心 [zhōng xīn], 核心 [hé xīn]
    • La germana: Kor
    • La pola: kor (chomer)
    • La rumana: homer