Vorto: korno
-
Malmola elstaraĵo, kiu kreskas sur frunto aŭ alia kapo-parto de bestoj, precipe de viraj remaĉuloj.
korno de virŝafo, rinocero
preni la bovon per la kornoj
kornobati, kornofrapi
kornhavaj bestoj
a. Bova korno aŭ similformaĵo uzata kiel ujo.
Cadok prenis la kornon kun oleo kaj sanktoleis Salomonon
trinki el korno
b. Besta korno truita ĉe la pinto aŭ ĉe flanko, uzata kiel blovinstrumento.
de la supro eksonis korno, al kiu tuj respondis la princa taĉmento
-
Korna substanco.
-
Simbolo de potenco kaj fiero.
la nacioj levis sian kornon kontraŭ la loĝantojn de Judujo
li rompis ĉiujn kornojn de Izrael
En aliaj lingvoj
- La angla: horn
- La belorusa: рог
- La ĉeĥa: roh (zvířecí), rohovina
- La franca: corne
- La germana: Horn
- La hispana: cuerno
- La hungara: szarv, tülök
- La nederlanda: hoorn
- La portugala: chifre, corno (chifre)
- La rusa: рог
- La slovaka: húkačka auta
- a. La angla: horn
- La germana: Horn
- La hungara: ivókürt, kupa, szarupohár
- La pola: róg
- La rusa: рог
- b. La belorusa: рог, ражок (музычны інструмэнт)
- La franca: cor (musique), trompe (musique)
- La germana: Horn
- La hungara: kürt
- La pola: róg
- La rusa: рог, рожок (музыкальный инструмент)
- La angla: horny
- La germana: Horn
- La hungara: szaru
- La pola: róg
- La hungara: szarv (átv.)