Vorto: korneto
-
Blovinstrumento simila al trumpeto kun klavbutonoj.
korneto havas boraĵon konusan, pli kompaktan formon kaj pli malakran sonon ol la trumpeto
-
Orgena registro; klariono.
la ĉefa suborgeno enhavas kompletan principalaron, ofte sur 16′-bazo, kun miksturoj en relative malalta pozicio kaj plenkalikaj lamenvoĉoj, kiuj formas kune kun la korneto apartan lamenplenon
-
Rango en diversaj armeoj, precipe ĉe rajdaj militistoj.
eksa gvardia korneto
Rimarko: Oficiale korneto estas blovmuzikilo.
En aliaj lingvoj
- La angla: cornet
- La belorusa: карнэт (музычны інструмэнт)
- La franca: cornet à pistons
- La germana: Kornett
- La hispana: corneta
- La hungara: kornett
- La kataluna: corneta
- La nederlanda: cornet
- La pola: kornet (instrument)
- La portugala: corneta (ê)
- La rumana: cornet
- La rusa: корнет, корнет-а-пистон
- La ĉeĥa: malý roh, růžek
- La franca: cornette (rang militaire)
- La pola: kornet (stopień wojsk.)
- La slovaka: lesný roh