Vorto: koreo

  1. Nerva malsano, karakterizata per senĉesaj konvulsiaj senvolaj movoj.

    • elektra, falsa, fibretara, hereda, histeria, paraliza ĥoreo

    • inter liaj multaj atingoj troviĝas la malkovro de iu malsano, konata kiel Ĥoreo de Sydenham, ankaŭ konata kiel malsano de Sankta Vito

    • Rimarko: Pro la etimologio (greke danco: χορεία) kaj por eviti konfuzon kun la etno koreo, la variaĵo kun «k» estas ne uzenda.

  2. Ano de etno kies historia loĝloko estas Koreujo.

    • antaŭ Gutenberg koreoj uzis moveblajn literetojn por presi

    • 170 koreoj el Suda Koreio ricevis kunvokon al tribunalo por juĝo la 4an de januaro 1900

    • la aŭtoro, koreo, asertas, ke la japana registaro falsas historion, neante, ke Takesima – tiel japanoj nomas la insulon Tokto – estas korea teritorio, kaj pretendante, ke ĝi apartenas al Japanio

    • multaj sud-koreoj deziras reunuiĝon, tion montras la paperetoj, kiuj troviĝas ĉe la muro en la stacidomo de Imjingang

    • homoj tiel brutale subpremataj kaj torturataj per cerbolavado kiel nord-koreoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: (Sydenham's) chorea, St. Vitus' dance
    • La finna: tanssitauti, chorea
    • La franca: chorée, danse de Saint-Guy
    • La germana: Chorea, Veitstanz
    • La hispana: corea, baile de San Vito
    • La hungara: chorea, vitustánc
    • La itala: corea (patologia), ballo di San Vito
    • La kataluna: corea, ball de Sant Vito
    • La nederlanda: St.-Vitusdans
    • La pola: pląsawica, chorea, choroba św. Wita (przest.)
    • La portugala: coréia (medicina)
    • La rusa: хорея, пляска святого Витта
    • Latineca nomo: chorea
    • Ido: Koreano
    • La angla: Korean
    • La belorusa: карэец
    • La ĉeĥa: posunčina, tanec sv. Víta
    • La franca: Coréen (habitant)
    • La germana: Koreaner
    • La nederlanda: Koreaan
    • La pola: Koreańczyk
    • La portugala: coreano (subst.)
    • La rusa: кореец
    • La slovaka: tanec sv. Víta
    • Tokipono: jan pi ma Anku, jan pi ma Soson, jan Anku, jan Soson
    • Volapuko: Koreyänan