Vorto: konvena
-
Konvenanta.
a. Konvenanta al situacio.
tiu ĉi momento ne estas konvena por revoj
serĉi en la vagonaro konvenan kupeon
trovi konvenan por si okupon
por funebro tiuj ruĝaj ŝuoj certe estis ne tre konvenaj
konvena tempo por efektivigi ion
tiu ĉi esprimo estus pli konvena por alia okazo
b. Konvenanta al sentoj, al socia kondiĉaro.
por via aĝo la pajlokolora vesto ne estas konvena
ni rekompencos vin per plej konvena rekompenco
c. Konvenanta al moroj, deca.
ĉar li estis en uniformo li opiniis nekonvena laŭte krii
ili metis la piedojn sur la tablo, ĉar ili opiniis, ke ĉio estas konvena por ili
severa moralisto trovos mian sinceron nekonvena
tiujn scenojn li ne konsideris konvenaj por la okuloj de juna virino
En aliaj lingvoj
- La belorusa: прыдатны, здатны, належны
- La bulgara: подходящ
- La germana: passend
- La hispana: conveniente
- La nederlanda: passend
- La pola: adekwatny, dobrany, celowy, godziwy, należyty, odpowiedni, przyzwoity, stosowny, właściwy
- La rumana: potrivit, convenabil, adecvat
- La rusa: подходящий, годный, подобающий, уместный
- a. La franca: adapté, adéquat, bienvenu, convenable, indiqué, judicieux, opportun
- La hungara: alkalmas, megfelelő
- b. La franca: adapté, adéquat, bienvenu, convenable, indiqué, judicieux, opportun
- La hungara: illik
- c. La franca: adapté, convenable, décent, indiqué, judicieux
- La hungara: illik, illendő