Vorto: kontraŭulo
-
Tiu, kiu kontraŭe staras, kontraŭe opinias, kontraŭe agas, en proceso, sporto, lukto....
ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi
kontraŭulo de fumado de tabako
glavoj de potencaj kontraŭuloj
tiuj niaj principaj kontraŭuloj, kiuj antaŭ ne longe malŝate rigardis nin de alte, nun jam krias alarmon
neniel timigitaj de la kontraŭuloj
konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto
En aliaj lingvoj
- La franca: adversaire, opposant
- La germana: Gegner
- La hispana: adversario, contrario
- La hungara: ellenfél
- La nederlanda: tegenstander
- La pola: adwersarz, antagonista, oponent, rywal, przeciwnik
- La rumana: duşman
- La rusa: противник