Vorto: kontraŭe
-
Aliflanke, en inversa pozicio.
la preĝejo staras ĉe la placo, kaj la urbdomo staras kontraŭe
la pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata je l' vespero
-
Male, en inversa direkto, senco aŭ intenco.
la vento blovis kontraŭen
mi tre bone fartas, ŝi kontraŭe estas ĉiam malsana
paroli kontraŭe de sia konscienco
la lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli unuformiĝis
al li kontraŭe respondis Aĥilo piedorapida
En aliaj lingvoj
- La franca: en face
- La germana: gegenüber
- La hispana: contrariamente, frente a frente
- La hungara: szemben, ellentétes oldalon, szemközt
- La nederlanda: er tegenover
- La pola: naprzeciw, natomiast, przeciwnie, zaś
- La rumana: contra, în timp ce, dimpotrivă, și
- La rusa: напротив
- La franca: en revanche, par contre
- La germana: dagegen
- La hispana: en dirección contraria, al contriario, en contra
- La hungara: ellenben, ellentétesen
- La kataluna: al contrari
- La nederlanda: daarentegen
- La okcitana: al contrari