Vorto: kontraŭa
-
Estanta kontraŭ iu aŭ io; mala, malfavora, malamika, malhelpa.
kontraŭa direkto
kontraŭa signifo
kontraŭa flanko
kontraŭa propono
ni estas kontraŭaj al via projekto
al li ŝajnis, ke de l' kontraŭa balkono venas mirinda brilo
se tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni devus tion ĉi eviti
iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj
homoj, irantaj en la kontraŭa direkto, komencis bari al ŝi la vojon
-
a. (parolante pri du duonrektoj) Kies origino estas ilia nura komuna punkto, kaj inkluzivataj de unu komuna rekto; alidire: ilia kunaĵo estas rekto.
du kontraŭaj duonrektoj formas streĉitan angulon
b. (parolante pri latero kaj vertico en triangulo) Tiaj, ke la vertico ne apartenas al la latero.
streki tra vertico ortanton al la kontraŭa latero
latero kontraŭa je vertico
ĉiu mezortanto de regula triangulo dusekcas la kontraŭan angulon
c. (parolante pri lateroj en kvarlatero) Sen komuna vertico.
la kontraŭaj lateroj de paralelogramo estas paralelaj
ĉ. (parolante pri faco kaj vertico en kvaredro) Tiaj, ke la vertico ne apartenas al la faco.
streki tra vertico ortanton al la kontraŭa faco
En aliaj lingvoj
- La franca: contraire, opposé
- La hispana: opuesto, contrario, contraria, opouesta
- La hungara: szemben lévő, szemközti, ellentétes, ellenkező, ellenző
- La nederlanda: tegengesteld
- La pola: sprzeczny, przeciwległy, przeciwny
- La rumana: contrar, opus
- La rusa: противоположный, противостоящий
- a. La angla: opposite (half-line)
- La franca: (demi-droite) opposée
- La germana: zueinander entgegengesetzt (-er Strahl)
- La hungara: ellentétes (félegyenes)
- La pola: (półprosta) przeciwna
- La rusa: дополнительная (полупрямая)
- b. La angla: opposite (side, vertex)
- La franca: (côté) opposé (à un sommet), (sommet) opposé (à un ĉoté)
- La germana: gegenüberliegend (-e Seite, Ecke)
- La hungara: szemközti (oldal)
- La nederlanda: tegenoverliggend
- La pola: (bok, wierzchołek) przeciwległy
- La rusa: противолежащая (сторона, вершина)
- c. La angla: opposite (side wrt side)
- La franca: (côté) opposé (à un autre côté)
- La germana: gegenüberliegend (-e Seite)
- La hungara: ellentétes (oldal)
- La rusa: противоположная (сторона четырёхугольника)
- ĉ. La angla: opposite (face, vertex)
- La franca: (face) opposée (à un sommet), (sommet) opposé (à une face)
- La germana: gegenüberliegend (-e Seite, Ecke)
- La hungara: szemközti (lap)
- La rusa: противолежащая (грань, вершина)