Vorto: kontraŭ

  1. Prepozicio montranta.

  2. Ion antaŭ iu persono aŭ objekto, de ĝi apartigita per libera interspaco.

    • la urbdomo staras kontraŭ la katedralo

    • la du mimikistoj sidiĝis unu kontraŭ la dua

    • li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis tiujn partojn unu kontraŭ la alia

    • vilaĝoj kuŝas sur la dekstra kaj maldekstra bordo, unu kontraŭ la alia

  3. Personon aŭ objekton, kun kiu oni komparas alian.

    • supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas

    • multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro

    • tiuj popoloj vivas sub regado, kontraŭ kiu ili preferus la Turkan

  4. Objekton, por kiu oni ŝanĝas ion.

    • Arabujo komercis kun vi, donante al vi ŝafidojn kontraŭ viaj komercaĵoj

    • du kamaradoj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj

    • kontraŭ dek svisaj frankoj mi sendas serion da aŭstraj poŝtmarkoj

    • ŝanĝi varojn kontraŭ varoj

  5. Personon aŭ objekton, al kiu estas direktata ago aŭ sento.

    • ŝi eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo

    • frapi sin kontraŭ muron

    • levi la vizaĝon kontraŭ la plafonon

    • ŝi levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn

    • vi estas tro bona kontraŭ mi

    • agi fiere kontraŭ iu

    • ankaŭ ŝi ne estas indiferenta kontraŭ li

    • kontraŭ neniu oni devas esti maljusta

    • esti favore agordita kontraŭ iu

    • kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li

    • se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata

    • malobeemaj vi estis kontraŭ la Eternulo

  6. Objekton, kies naturan pozicion, direkton aŭ tendencon oni inversigas.

    • karesi kontraŭ la haroj

    • froteti kontraŭ la haroj

    • naĝi kontraŭ la fluo

    • agi kontraŭ la kutimoj, la leĝon

    • paroli kontraŭ sia penso, konscienco

  7. Objekton aŭ personon, al kiu estas direktata malamika, malutila, malfavora aŭ malhelpa ago.

    • kuracilo kontraŭ febro

    • panon vi donis al ili kontraŭ ilia malsato

    • kontraŭ malfeliĉo baroj ne ekzistas

    • dubo gardas kontraŭ risko

    • li savis Danielon kontraŭ leonoj

    • kion vi volas, ke mi faru kontraŭ tio?

    • diskuti pri la por kaj la kontraŭ

    • eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko

    • kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu

    • elpaŝi kontraŭ iun

    • militi, ribeli, konspiri, komploti, iri, marŝi, batali, ekpafi kontraŭ iu(n)

    • kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta

    • ŝi levas la bastonon kontraŭ lin

    • kiu ne estas kontraŭ vi, estas kun vi

    • la komitato nenion havos (riproĉos) kontraŭ Svisujo

    • lia agado indignigis ĉiujn kontraŭ li

    • gardu min Dio kontraŭ miaj amikoj, kontraŭ miaj malamikoj mi gardos min mem

    • kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo

    • mi levos kontraŭ vin nacion, kiu premos vin

    • Kaino leviĝis kontraŭ sian fraton kaj mortigis lin

    • kontraŭ ĉi tiun leĝon protestas la laboristaro

    • mi havas nenian plendon kontraŭ li

En aliaj lingvoj

    • La hispana: contra, enfrente de
    • La pola: przeciw, przeciwko, wbrew, wobec, anty-
    • La rumana: contra, împotriva, anti-, in comparatie
    • La franca: en face de, face à
    • La germana: gegenüber
    • La hispana: frente a
    • La hungara: szemben
    • La nederlanda: tegen, tegenover
    • La rusa: против, напротив
    • La franca: comparé à, face à (comparé à)
    • La germana: gegenüber
    • La hispana: en comparación con
    • La hungara: képest
    • La malaja: tentang
    • La nederlanda: tegenover
    • La franca: contre (en échange de), en échange de
    • La germana: gegen
    • La hispana: por
    • La hungara: ellenében
    • La nederlanda: tegen
    • La rusa: за, на (при обмене)
    • Volapuko: kota
    • La franca: envers, vers (direction)
    • La germana: gegen
    • La hungara: felé, irányában
    • La nederlanda: tegen
    • La rusa: против
    • La franca: contre (en opposition avec), en opposition avec
    • La germana: gegen
    • La hungara: ellenében
    • La nederlanda: tegen
    • La rusa: против
    • La franca: contre (défavorablement à)
    • La germana: gegen
    • La hungara: ellen
    • La nederlanda: tegen
    • La portugala: contra, em frente de, defronte de, em face de, para com, para, em troca de, em relação a, por
    • La rusa: против