Vorto: konto
-
Komerca skriba kalkulo pri ŝuldoj aŭ havoj de aparta persono.
reguligi sian konton
enskribi sumon en ies konton
malfermi konton al iu
havi kurantan konton ĉe sia bankiero, ĉe la poŝto
komerci je sia propra konto
reguligi la kontojn kun iu
la popolo postulos konton de la regantoj
ŝuldi konton al iu
-
En komputa sistemo por pluraj uzantoj, datumo indikanta kiujn komputilajn rimedojn rajtas uzi uzanto (kaj po kiom da ili). Tian konton de uzanto identigas ties salutnomo.
En aliaj lingvoj
- La angla: account
- La belorusa: рахунак
- La ĉeĥa: konto, účet v bance
- La franca: compte (financier)
- La germana: Konto
- La hungara: számla, kontó
- La nederlanda: rekening (boekhouding)
- La pola: konto
- La portugala: conta
- La rusa: счёт
- La slovaka: konto, účet
- La angla: user account
- La belorusa: уліковы запіс (карыстальніка кампутарнай сістэмы)
- La franca: compte (informatique)
- La hungara: felhasználói azonosító, felhasználói számla
- La nederlanda: account (informatica)
- La pola: konto
- La portugala: conta
- La rusa: бюджет пользователя, учётная запись пользователя