Vorto: kontinento
-
Granda teramaso, ĉirkaŭita de oceano kaj kiun oni povas trapasi ne transirante maron.
en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kuradis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Eŭropo
sub la piedoj la sablo fariĝas pli kaj pli malprofunda kaj el sub ĝi komencas eliĝi kalka ŝtonego kvazaŭ kontinento
efektive tio estas kontinento, eĉ lando, en la mezo de la sabla maro
kiam la kanalo estos preta la tuta fenicia kaj egipta ŝiparo atingas tiajn riĉajn landojn, kiujn preskaŭ neeble estas atingi tra la kontinento
-
Mondoparto.
ni filoj de la malnova kaj maljuna kontinento venis al vi kiel gastoj kaj ni esperas ke nia voko ne restos vana sed ĝi baldaŭ eĥe resonos en ĉiuj anguloj de via lando kaj tra tuta via kontinento
invadis Eŭropon ja aliance usonanoj kies dolaro, kulturo, vivstilo poste superregis la kontinenton
En aliaj lingvoj
- La belorusa: кантынэнт, мацярык
- La ĉeĥa: kontinent, pevnina, světadíl
- La franca: continent (subst.)
- La germana: Festland, Kontinent
- La nederlanda: continent, vasteland
- La persa: قاره
- La pola: kontynent
- La portugala: continente
- La rumana: continent
- La rusa: материк, континент
- La slovaka: pevnina, svetadiel
- La nederlanda: werelddeel (ontr.)