Vorto: konstanta
-
Karakterizas ion, kiu ne ĉesas esti la sama; senŝanĝa, senĉesa, ĉiamdaŭra.
la ilekso kun ĝia malluma konstanta verdaĵo
konstanta pluvo, gutado
ili turmentiĝas per konstantaj duboj
lia malfeliĉo estis tiel konstanta, ke ĝi povis superstiĉigi ĉiun
konstanta mokado, progresado
la loko de mia konstanta loĝado ne estas ankoraŭ pozitive decidita
konstanta arbitracio, armeo
ĉiu litero havas prononcon tre klaran kaj konstantan
resti en konstanta loko
-
Karakterizas iun, kiu neniam ŝanĝas siajn sent- aŭ pens-manierojn.
la esperantistoj devas esti atentemaj kaj konstantaj
en sia konstanta amikeco
-
a. Ne varianta, dependanta de neniu variablo.
la konstanta termo de ekvacio
b. (parolante pri bildigo) Tia, ke ĝia bildaro enhavas nur unu elementon.
la polinoma funkcio x2+x ne estas konstanta, se konsiderata kiel reela funkcio, sed ja estas, se konsiderata kiel funkcio super la korpo de 2-modulaj restoklasoj
konstanta vojo
konstanta vico
c. (parolante pri polinomo) Tia, ke nur ĝia termo kun indico 0 estas eble nenula.
nulpolinomo kaj unuopolinomo estas konstantaj
En aliaj lingvoj
- La angla: constant
- La belorusa: нязьменны, пастаянны, сталы
- La ĉeĥa: invariantní, konstantní, neměnný, neproměnný, nepřetržitý, stálý, trvalý, ustavičný
- La germana: dauerhaft, beständig, unveränderlich
- La hispana: constante
- La nederlanda: constant
- La pola: stały
- La portugala: constante, permanente, contínuo, aturado
- La rumana: constant
- La rusa: постоянный, неизменный
- La slovaka: konštantný, nemenný, nepretržitý, stály, trvalý
- La germana: beharrlich
- La portugala: constante, permanente, contínuo, aturado
- La angla: constant
- La franca: constant
- La germana: konstant
- La pola: stały
- La rusa: постоянный